[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Kastelo de Vincennes

lasta ĝisdatigita je la 23a oktobro 2016

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Kastelo de Vincennes

Ekskurso

Tuttaga, vendrede.
Paga ekskurso, pagebla aliĝante al la kongreso.
Kunveturado.
Programo :
- Matene, gvidata vizito de la kastelo de Vincennes (Vinsen’), kiu estis sinsekve reĝa palaco, malliberulejo kaj militistejo.
- Tagmanĝo estas pikniko (malvarma tagmanĝo), mendenda se vi ne jam mendis ĉiujn manĝojn.
- Posttagmeze, promenado laŭlonge la ĉarmaj kaj verdaj bordoj de la rivero Marne (Marn’) kaj vizito de la muzeo de Nogent-sur-Marne (noĵen sur marn).
Por pli da informoj pri la posttagmeza parto, alklaku ĉi-tiun ligilon

Kastelo de Vincennes

La plej grava rolo de la kastelo de Vincennes estis protekti la ĉefurbon Parizon de invadoj el oriento.
Dum jarcentoj, ĝi ankaŭ utilis kiel reĝa loĝejo. En la 14a jarcento, dum la centjara milito, la reĝo Charles (ŝarl) 5 konstruigis ĉirkaŭ la tiatempa domego grandan fortreson, kiu enhavis ĉefturon kaj ĉirkaŭremparon kun 9 turoj. La reĝo decidis ankaŭ konstruadon de sankta kapelo, kiu finiĝis dum la Renesanco. Dum la 17a jarcento, la reĝo Louis (lui) 14 iĝis la kastelon klasikstilan. La ena korto ĉirkaŭiĝis de arkadaro. Aperis 2 simetriaj konstruaĵoj, la paviliono de la reĝo kaj la paviliono de la reĝino. Finfine Louis 14 forlasos Vincennes, preferante la novan kastelon, kiun li konstruis en Versailles (versaj).
La ĉefturo estas 52 metrojn alta kaj estis la plej alta en Eŭropo. Ĝi utilis kiel malliberejo ekde la 16a jarcento ĝis la 19a : la ministro Fouquet (fuke), la markizo de Sade (sad) kaj la politikisto Mirabeau (mirabo) estis tie enkarcerigitaj.
La imperiestro Napoléon (napoleon) la 1a igis la fortreson kiel militistejo kaj armilejo. Ĝi helpis protekti Parizon dum la invadoj de la 19a jarcento. La konstruaĵo nun estas regata de la ministerio pri armeo. Dum la 20a jarcento, la gravaj difektoj okazintaj dum la 2a mondmilito estis reparitaj. Nun la kastelo enhavas ekspoziciojn.

La kastelo filmita per telestiraviadilo

Filma ĝenerala prezento

Filma historio de la konstruado

JPEG - 201.6 kb
Ĝenerala vido - vue générale
JPEG - 194.2 kb
Arkadaro - colonnade
JPEG - 226.3 kb
Fasadoj - façades
JPEG - 257.6 kb
Volbo - voûte
JPEG - 532.9 kb
Ludoviko la 9a - Louis IX

En la sama rubriko:

]