[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Kongresejo kaj atingeblecoj > Kiel veni ?

lasta ĝisdatigita je la 16a januaro 2017

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Kiel veni ?

Adreso

Centro PEP, 2 chemin du 8 mai 1945, en MANDRES LES ROSES (Mandr le roz), en la departemento VAL DE MARNE (Val de Marn).

JPEG - 214.3 kb
Pordego de la kongresejo - portail du centre de congrès

Aŭte

Loktrova sistemo
En via aŭtobirilon tajpu la koordinatojn de la fino de la strato 48°42’27.8"N 2°32’43.5"E kaj alveninte laŭu la straton. Aŭ tajpu la adreson 98 rue de Verdun, kiu estas vidalvide la komenco de la strato.

El Parizo
El Parizo, veturu laŭ la aŭtoŝoseo A4. Ŝanĝu por la aŭtoŝoseo A86 direkte al A6/A10/Sénart/Créteil. Elstiru al la eliro 23 direkte al Provins/Troyes/Bonneuil. Veturu laŭ la ŝoseo N406 kaj poste N19. Turnu en la ŝoseon D252 direkte al Mandres les Roses. Enstirinte Mandres les Roses, la unua dekstra vojo estas la strato chemin du 8 mai 1945. La pordego de la centro estas komence de la strato, dekstre.

JPEG - 67.1 kb
Kiel veni aŭte - venir en voiture

Per RER A + buso

Per la trajno RER A atingu la stacidomon BOISSY SAINT LEGER kaj eliru. Eniru buson 23, direkte al Brie Comte Robert – stade Lucien Destal. Elbusiĝu al la bushaltejo ARISTIDE BRIAND. Laŭiru maldekstren la straton rue de Verdun. La unua maldekstra strato estas la strato chemin du 8 mai 1945 (600 metrojn piediro).
Horaro de la buslinio 23 je la 25an de majo 2017. Por afiŝi la horaron de alia dato, ŝanĝu la daton en la fino de la retpaĝo.

JPEG - 69.6 kb
Kiel veni trajne RER A kaj buse - venir en RER A et bus
JPEG - 169 kb
Mapo de RER A - carte du RER A
JPEG - 311.6 kb
Mapo de buslinio 23 - carte du bus 23

Per RER D + buso

Per la trajno RER D atingu la stacidomon BRUNOY kaj eliru. Eniru buson C1 aŭ M.

JPEG - 349.5 kb
Kiel veni trajne RER D kaj buse - venir en RER D et bus
JPEG - 161.2 kb
Mapo de RER D - carte du RER D

Per la busoj C1 kaj C2
C1 por iri kaj C2 por reveni. Elbusiĝu al la bushaltejo CHARLES DE GAULLE. Laŭiru la straton rue du général Leclerc kaj poste la straton rue de Verdun, la strato chemin du 8 mai 1945 estas maldekstren ĉe la unua vojokruciĝo (800 metrojn piediro).
Horaro de la buslinio C1 je la 25an de majo 2017. Por afiŝi la horaron de alia dato, ŝanĝu la daton en la fino de la retpaĝo.
Horaro de la buslinio C2 je la 25an de majo 2017. Por afiŝi la horaron de alia dato, ŝanĝu la daton en la fino de la retpaĝo.

JPEG - 304 kb
Mapo de buslinioj C1 C2 C3 - carte des bus C1 C2 C3

Per la buso M
Elbusiĝu al la bushaltejo ROSEBRIE, la strato chemin du 8 mai 1945 estas vidalvide la bushaltejo.
Atenton ! La buso preskaŭ neniam funkcias dum la kongreso ! Ĝi veturas de lundo ĝis vendredo krom dum feriaj tagoj, kaj la 25a de majo estas feria tago en Francio. Dum la kongreso la buso M funkcias nur vendrede la 26an de majo. Irante ĝi veturas el BRUNOY de 6h ĝis 8h30 kaj de 15h30 ĝis 20h. Revenante ĝi veturas el ROSEBRIE de 6h ĝis 9h kaj de 16h30 ĝis 20h30.

JPEG - 277.6 kb
Mapo de buslinio M - carte du bus M

De la bushaltejoj ĝis la kongresejo

JPEG - 148.6 kb
Mapo de bushaltejoj - carte des arrêts de bus

Vidi konektite : Ligilo GugleMaps

En la sama rubriko:

]