[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Programo > Mandres-les-Roses

lasta ĝisdatigita je la 22a januaro 2017

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Mandres-les-Roses

Ĉi tiu retpaĝo prezentas la urbon Mandres-les-Roses (Mandr le roz), kiu gastigas nian kongreson.

La nomo

Mandres (Mandr) devenas el la latina verbo manere, kiu signifas loĝi. Pluraj francaj urboj nomiĝas Mandres ; por malhelpi konfuzon, multaj aldonis kroman vorton al sia nomo. Tial Mandres nomiĝis Mandres-en-Brie, pro la ĉirkaŭa regiono Brie (Bri). Poste en 1958 la urbo eknomiĝis Mandres-les-Roses pro siaj multaj rozokultivistoj.

La historio

Dum la unuaj jarcentoj, la teritorio de Mandres havis neniun loĝanton. Nur kelkaj bredistoj kaj ilia brutaro tie pasis la someron. Dum Mezepoko, vilaĝoj kreiĝis en la regiono. Dum la 10a jarcento, du vilaĝetoj jam staris sur la tereno de la venonta Mandres. Dum la 11a jarcento, kastela fortresa teramaso, nomita Les Tours grises (la grizaj turoj), estis konstruita apud la nuna placo Aristide Briand. Ĉirkaŭ tiu kasteleto kreiĝis farmbienoj, pli kaj pli laŭ la senarbarigo. Sur la urbo-mapo ankoraŭ videblas la farmokortoj. Mandres iĝis vilaĝo dum la 14a jarcento, kun sia preĝejo Saint Thibault (Sen Tibo).
Dum la 18a jarcento, Mandres disvolviĝis. En la vilaĝo troviĝis deko de vinberistoj, kiuj vendis sian vinon en Parizo. Ankaŭ videblis florokampoj, kie oni kreskigis rozarbojn greftitaj sur sovaĝaj eglanterioj.
En 1774, la frato de la reĝo Louis (Lui) la 16a, kaj estonta reĝo kiel Louis la 18a, aĉetis la farmbienon Les Tours grises, enigonte ĝin en ĉasan zonon. En la franca monarkio, oni kutimis nomi la fraton de la reĝo Monsieur (Mesie), kiu signifas Sinjoro. Tial oni nomis la bienon ferme de Monsieur (ferm de Mesie), kiu signifas bieno de Sinjoro.

JPEG - 337.8 kb
Bieno de Monsieur - ferme de Monsieur -

En 1875 la vitejo estis detruita, sed la ĵus kreita stacidomo ebligis rapidan transportadon de freŝaj produktoj ĝis la ĉefurbo. La vinberokultivistojn anstataŭis kultivistoj de legomoj, fruktoj kaj floroj. La urbo dediĉis sin al produktado de freŝaj plukitaj floroj, ĉefe rozoj.
Trajno, nun ne plu funkcianta, nomita trajno de rozoj, ĉiutage transportis ilin ĝis Parizo, kie oni vendis ilin.

JPEG - 94.4 kb
Eksstacidomo - ancienne gare (Didier Simonnet)

Dum la 20a jarcento, la rozokultivistoj ĉesis kultivi en kampoj kaj ekkreskigis rozojn en hejtitaj forcejoj. Post 1950, kultivitaj kampoj pli kaj pli malaperis pro konstruo de dometaro, kaj vigle kreskis la loĝantaro.

En literaturo

Raymond Radiguet parolas pri Mandres en 1923 en sia romano Le Diable au corps :

Mi dezirus loĝi apud Mandres, kie ni iam promenis, kie oni kultivas rozojn. De post tiu vizito, kelkafoje kiam, post kuna vespermanĝo en Parizo, ni estis irantaj al la stacidomo por la lasta trajno, mi flaris tiujn rozojn. En la stacia korto laboristoj elportadis grandegajn bonodorantajn kestojn. Dum mia tuta infanaĝo mi aŭdadis pri tiu mistera ʺtrajno de l’rozojʺ, veturanta kiam la infanoj dormas.
Marta diradis : ʺRozoj vivas nur dum unu sezono. Ĉu vi ne timas, ke poste vi trovos Mandron malbela ? Ĉu ne saĝe elekti lokon malpli belan, sed pli konstante ĉarman ?ʺ
Mi en tio rekonis min mem. La deziro ĝui la rozojn dum du monatoj forgesigis al mi la dek aliajn monatojn, kaj la elekto de Mandres alportis novan pruvon pri la efemero de nia amo.

Kun Diablo en la korpo, tradukita de Michel Duc Goninaz

Hodiaŭ

Mandres-les-Roses enhavas pli-malpli 4.000 loĝantojn. Eĉ se restas malpli ol dek farmbienoj, la tereno de la urbo ankoraŭ estas plimulte kampara.
Kvin kultivistoj plu praktikas la tradician kultivadon de rozoj.
Asocio, les jardins de Thélème (le jardin de telem), praktikas ekologian agrikulturon kaj vendas siajn legomojn per AMAP (asocio por pluekzisto de tradicia kultivado).
En la eksstacidomo, edukocela farmbieno por lernejanaroj praktikas sur 30 hektaroj bestobredadon kaj grenokultivadon.
La ferme de Monsieur estas oficiale taksita historia heredaĵo, pro sia arkitekto, tipa de la farmoj el la loka regiono Brie.

Dum la kongreso

- Gvidata vizito de la urbo, organizata kun asocio Les amis de Mandres-les-Roses (la amikoj de Mandr le roz). Ĉiĉeronas Pierre Nicol (Pier Nikol), kiu publikigis libron pri la historio de la urbo kaj ties loĝantoj. Programo : parko Les Charmilles (ŝarmij), preĝejo, eksurbodomo kaj lernejoj, vilao Beauséjour (boseĵur), fonduso Lepoivre (lepoavr), Maison Blanche (mezon blanŝ), ferme de Monsieur.
- Vizito de loka florokultivisto.
- Vizito de ekologia farmbieno (ne konfirmite).


Vidi konektite : Retejo de la urbo

En la sama rubriko:

]