[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Programo > Memore al D-ro Zamenhof

lasta ĝisdatigita je la 18a marto 2017

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Memore al D-ro Zamenhof

PNG - 22.6 kb
Logo mortodatreveno Zamenhof

2017 estas grava memorjaro ĉe la Esperantistoj ĉar Doktoro Zamenhof mortis en 1917.
Ĉi-tial dum nia kongreso ni plurfoje honoras lin.
Lia pranepino Margaret Zaleski-Zamenhof partoprenas per letero la solenan malfermon.

Ekspozicio

En la kongresejo estas prezentataj la tiamaj bultenoj de la Grupo Esperantista de Parizo, fotoj, diversaj dokumentoj pri la Majstro aŭ pli ĝenerale pri la vigla vivo de Esperanto en Parizo, sen Parizanisma ŝovinismo.

Sur muraj paneloj vi laŭplaĉe legas originalajn dokumentojn, ekzemple pri la vizito de D-ro Zamenhof en la pariza esperantista centro kaj la anonco de lia morto.

JPEG - 14.5 kb
Zamenhof 1913 Parizo - Paris

La vivo de Zamenhof

Prelego de Renée Triolle (Rene Triol)

Inter la famuloj honirigitaj de UNESKO ĉijare enestas Ludoviko Zamenhof. Tiu homo ne estas nur lingvisto, kiu iniciatis la internacian lingvon, sed kuracisto, humanisto, tradukisto, verkisto, batalanto por cionismo, filozofo, kiu jam en siatempe pensas kaj loke kaj tutmonde.

Zamenhof kaj Postnikov, idealo kaj aventuro

Prelego de Mikaelo Bronŝtejn

Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (1880 –1925) estas la homo, memorinda ne nur pro sia aktivado poresperanta, i.a. organizo de la unua Ruslanda E-kongreso en Peterburgo (1910), sed ankaŭ pro la unua oficiala juĝproceso kontraŭ esperantisto, okazinta en 1911. La du vivojn, kaj du vojojn por antaŭenmovi la ideon analizas Mikaelo Bronŝtejn en sia prelego, atentokapta kiel krimromano. Cetere, en 2004 estas aperinta lia romano Dek tagoj de kapitano Postnikov (reeldonita en 2010), kies kerno iĝis la prelego.

Zamenhof kaj Parizo

Prelego de Régis Fournier (Reĵis Furnie). Libera debato sekvas la prelegon.

La ĉefaj temoj estas :
- Zamenhof en Parizo, ĉe Doktoro Javal en 1905, por Carlo Bourlet en 1913.
- La epoko impulsodona ekde 1900 : tiam, dank’al la entuziasmo de forgesitaj utopiistoj, ne ĉiuj Parizanaj, la nova lingvo rapide vigliĝis. Tiam la ĉefaj internaciaj gazetoj (La Revuo, Lingvo Internacia) kaj libroj estis eldonitaj en Parizo (Hachette, Esperantista Presa Societo), dum S-ro Chavet kaj S-ino Cense en la Centra Oficejo de Generalo Sebert efike organizis nian movadon je skalo internacia. Tiu periodo subite finiĝis kaŭze de la unua mondmilito kiu malebligis la internacian kongreson de 1914 en Parizo, kiun Doktoro Zamenhof ne povis atingi.
- La periodo inter la du mondmilitoj, ne malpli vigla, kiu kulminis okaze de la internacia konferenco de 1937 Esperanto en la moderna vivo, organizita de André Baudet. Dum tiu periodo nia lingvo disvastiĝis ambaŭflanke ĉe komercistoj kaj ĉe laboristoj, dum la Popola Fronto konstruis, ne nur per Jean Zay, novan esperon.
- La ne sufiĉe konata periodo de la dua mondmilito estas la temo de specifa prelego far Marianne Pierquin (Marjan Pjerkin).

La celo de la ekspozicio kaj prelego estas simple kaj rekte montri plej diversajn aspektojn de la ĉiutaga vivo de la Esperantistoj. Tio estas aspektoj el la fora pasinteco kaj nuntempaj ; tio ne aspektas kia kurso de Esperantologio. Okazas simple ke certaj nomoj aŭ adresoj, ekzemple : « Touring-Club de France », « La Sorbonne », « Société Française de Photographie », « Chambre de Commerce de Paris », « Rue Chabrol », eĉ « Paris » dum kelkaj minutoj retrovas sian Esperantistan sencon.

En la sama rubriko:

]