[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Programo > PoKoLo

lasta ĝisdatigita je la 28a decembro 2016

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

PoKoLo

PKL = Parola Kompletiga Lingvo

PKL estas paroli esperante, kompletante la parolon per mangestoj.

Tiu lingvo ebligas anigi surdulojn en aŭdantaro, per komuna lingvo, kiun ĉiuj komprenas.
- aŭdantoj komprenas la parolojn
- surduloj liplegas kaj kompletas ilian komprenon pere de la mangestoj

Sciendas ke liplegado ne ebligas kompreni parolojn, ĉar aspekto de la lipoj ne sufiĉas por distingi kelkajn sonojn. La mangestoj de PKL ebligas malaperigi tiujn konfuziĝojn kaj obteni kompletan komprenon.

PKL estas lingvo :
- internacia : ĉar ĝi baziĝas sur esperanto
- relative facila : ĉirkaŭ dudek horoj sufiĉas por la lernado mem, poste necesas trejnado. PKL estas multe pli facila ol internacia signolingvo aŭ lokaj signolingvoj
- justa : por la lernado ĝi postulas moderan penon de ĉiuj, kaj aŭdantoj kaj surduloj
- mensaperanta : male al signolingvoj kiuj kreas specifajn komunumojn, PKL ebligas bonvenigi surdulojn inter la aŭdantoj en la esperanta komunumo, kaj donas al ili la tutan riĉecon de la lingvo esperanto

PKL estas la adaptado al esperanto de la koncepto de parola kompletiga lingvo, kiu ekzistas por multaj lingvoj, specife la Cued Speech en la angla.

Abdel Nouri, kiu realigis KPL, prezentas ĝin kaj montras ĝian uzon.

PDF - 234.3 kb
PoKoLo sintezo - synthèse de la PKL

Vidi konektite : La retejo pri PKL

En la sama rubriko:

]