[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Bordoj de la rivero Marne

lasta ĝisdatigita je la 4a februaro 2017

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Bordoj de la rivero Marne

Ekskurso

Dum la tuttaga ekskurso vendrede, ni vizitas matene la faman kastelon de Vincennes. Por pli da detaloj pri la matena parto, alklaku ĉi-tiun ligilon.
La tagmanĝo estas pikniko.

JPEG - 350.5 kb
Pikniko - picnic

La rivero

Posttagmeze, ni promenadas laŭlonge la rivero Marne (Marn). La nomo Marne venas de la gaŭla diino Matrona.
La Marne sekvas fluvojon kun multaj meandroj, tipa de rivero en ebenaĵo. Ĝia fluo desegnas laŭlonge 24 kilometroj la famajn Buklojn de la Marne, ĉe borda amuzejo ekde la 19a jarcento.
La rivero Marne enhavas 25 insulojn. En kelkaj eniro estas malpermesita, por plu konservi ilian naturan kvaliton. Tie la vegetaĵaro estas tre densa kaj diversa, kun maloftaj plantoj.
Agrabla promenado laŭ la bordoj ebligas observadon de platbekaj anasoj, cignoj kaj verdkruraj galinoloj.
La kvieta akvo de la rivero kvazaŭ spegulo reflektas la borderantajn arbojn.

La muzeo de Nogent

Ni vizitas la muzeon de la urbo Nogent-sur-Marne (Noĵen sur Marn). Gvidata vizito.
La muzeo de Nogent prezentas artaĵojn kaj dokumentojn pri la bordoj de la rivero Marne.
La vojo sekvata de vizitantoj pritraktas sinsekve la ĉi-subajn temojn :
- Pejzaĝoj
- Pontoj, kluzoj, havenoj
- Arkitekto de la ĉebordaj konstruaĵoj
- Kanotado
- La t.n. Belle époque (1880-1914)
- Banantoj kaj sportuloj
La bordojn de la rivero ofte pentris artistoj dum la 19a jarcento. La muzeo enhavas pentraĵojn, kiujn vi malkovru surloke. Pri tiu temo, vidu ĉisube kelkajn artaĵojn de famaj pentristoj.

JPEG - 363.2 kb
Muzeo de Nogent - musée de Nogent
JPEG - 216.8 kb
Cézanne Bordo de Marno - Bord de Marne
JPEG - 251 kb
Cézanne Bordoj de Marno - Bords de Marne
JPEG - 105 kb
Emile Bernard ĉe la Marno - Au bord de la Marne
JPEG - 110.6 kb
Ferdinand Gueldry La Kluzo - L’écluse
JPEG - 138.4 kb
Renoir Promenado - Promenade
JPEG - 195.4 kb
Lhermitte Lavistinoj en Chelles - Lavandeuses à Chelles
PNG - 273.1 kb
Pissarro Bordoj de Marno en Chennevières - Bords de Marne à Chennevières
JPEG - 593.1 kb
Renoir Ĉe akvorando - Bord de l’eau
JPEG - 449.5 kb
Renoir Kanotistoj en Argenteuil - Canotiers à Argenteuil

Vidi konektite : La retejo de la muzeo

En la sama rubriko:

]