[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Programo > Koncerto de regeo

lasta ĝisdatigita je la 1a majo 2017

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Koncerto de regeo

Naskiĝinta en Demokratia Respubliko Kongo kiel Washington David Tufuene Mafuila, Zhou-Mack (Zu mak) Mafuila estas la lasta infano el 16. En lia familio, la muziko estas pli ol tradicio, estas vivarto. Rapide, li montriĝas dotita pri gitaro kaj kanto. Studante en la universitato, li ofte frekventas Jah Lucky, rasta konga muzikisto, vivinta en Francio, kiu konigas lin pri regeo.

Tiam esperanto aperas en lia vivo : amiko de lia familio, Sro Ngangu, lernejodirektoro sed ankaŭ unu el la malmultaj konganoj kiuj parolas esperanton, instruas tiun lingvon al la familio. UEA invitas Zhou-Mack en Eŭropo por plibonigi. Li sole vojaĝas en Nederlando, kie li pliprofundas siajn konojn pri rasta kulturo kaj regeo.

Reveninte en sia lando, Zhou-Mack, kun sia amiko kaj profesoro Ngangu kaj pluraj aliaj esperantistoj, kiuj formas la kernon de la zaira esperanta instituto, decidas reklami pri esperanto nacinivele. Ekde tiam li alfrontas sensignifaĵojn, kiuj oftas en la diktatora reĝimo de Mobutu.

Li kreas la regean grupon Esperanto Muziko en N’djili, kie vivas la plej granda rasta komunumo de Kinŝasa. Li iĝas spertulo. Famaj muzikistoj kreas la grupon Rumba Raï, en kiu Zhou-Mack eniras post triumfa concerto en la stadio Cilu en Lukala en 1988. Tamen Zhou-Mack ne restas en la grupo, ĉar iliaj vidpunktoj disiĝas. Krome, la manko de esprimlibereco en la lando ne akordas kun lia ideo pri regeo, kiun li vidas kiel muziko de libereco kaj protesto. Premita de la jugo de la lokaj aŭtoritatoj, li sopiras al la libereco de opinio kaj esprimo, kiun li ĝuis en Eŭropo, kaj decidas reveni tien.

Li elektas Francion, ĉar sia fratino vivas tie, kaj allogas lin tiu lando kaj ties kulturo. Li alvenas en Parizo en 1989. Sen rajtigaj dokumentoj, sen laboro, sen mono, vivo malfacilas, sed li klopodas dank al muziko. En 1994 li malkovras la ĵazon, frekvante la Centre Autonome d’Expérimentation Sociale en la urbo Ris-Orangis, proksime de Parizo, kie li renkontas la baratodevenan muzikiston Ravy Magnifique. Ravy prezentas al li la usonan saksofoniston Chico Freeman kaj Archie Shepp, kaj ankaŭ multajn aliajn famaj muzikistojn, Annie Delfau, Jean-Philippe Daryl kaj Orlando Paléo, kun kiu li plibonigas sian afriko-ĵazo-stilon.

Kun Ravy Magnifique kaj Chico Freeman li kreas novan muzikan stilon, afriko-barato-funko, kaj ludas en multaj lokoj. Tiu grupo perfekte harmonias kun lia ideo pri muziko : ĝi kunigas, ĝi miksas, ĝi elpensas novajn sonojn dank al la diverseco de la influoj de ĉiuj. La titolo Pro viaj faroj estas registrata en esperanto de tiu grupo sub la nomo FreeMagniZhou en la Vinilkosmo-Kompil’ Volumo 2, publikigata en 1996.

En 2000, li renkontas la kvin membrojn de La Fève, grupo de la departemento Essonnes, en la pariza regiono. Fulmrapida amikiĝo arta kaj homa, ili kune registras International Love, unua disko de Zhou-Mack publikigata en Francio sub lia nomo. Sukceso alvenas. Festivaloj kiel grava artisto aŭ unua parto de famaj muzikistoj, Zhou-Mack en siaj concertoj montriĝas kapablecon emociigi malsamajn publikojn. Zhou-Mack esprimas tre personan stilon, miksante influojn kaj spertojn por krei muzikon, kiu similas al ili : kreativa, festa, esprimpova, libera. Li publikigas la albumon Originoj, tute en esperanto, kiu similas al la mesaĝo sendata de lia muziko : mondcivitana, racimiksita, fajfanta pri etikedoj kaj limoj inter landoj, epokoj aŭ stiloj.

JPEG - 52.4 kb
Zhou Mack - Zu Mak
JPEG - 179.6 kb
Zu Mak ludas - Zhou Mack joue

Vidi konektite : Zhou Mack en la retejo de Vinilkosmo

En la sama rubriko:

]