Hejmpaĝo > Programo > Prelegoj
lasta ĝisdatigita je la 30a aprilo 2017
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
Prelegoj
Memore al Dro Zamenhof
Tri prelegoj prezentas diversajn aspektojn de la vivo kaj de la agado de Doktoro Zamenhof, iniciato de Esperanto, okaze de la centjara datreveno de lia morto.
Vidu la detalan priskribon de la prelegoj alklakante ĉi-tiun ligilon
Ĉu la Eŭropa Unio povas esti demokrata sen komuna kaj justa lingvo ?
Eŭropa Unio faras enketojn per la servo Eŭrobarometro. Ĝiaj enketoj montras ke la diverseco de opinioj inter la landoj estas multe pli granda ol la diverseco de opinioj inter la seksoj, la aĝoj, aŭ la sociaj klasoj. Ĉiu lando havas publikan opinion, naskita de diskutado inter civitanoj de la lando, per ilia komuna lingvo. Tia publika opinio ne eblas je la nivelo de la Eŭropa Unio, ĉar ne estas komuna lingvo por ebligi tiu demokrata debato.
Tiu prelego estas ĉefe scienca prezento de publika opinio en Eŭropo, el opini-sondadoj ĉe pluraj mildekoj da eŭropanoj. Ĝin prezentis Pierre Dieumegard (Pier Dieumegard) dum la lingvistika konferenco de Nitro en 2016.
PoKoLo
Kiel esperante dialogi inter surduloj kaj nesurduloj ? Solvo povas esti uzado de la esperanta versio de la Parola Kompletiga Lingvo.
Vidu la detalan priskribon de la prelego alklakante ĉi-tiun ligilon
Reta kurso
La senpaga reta kurso de Esperanto France estis renovigita. Axel Rousseau (Aksel Ruso) kaj Emmanuelle Richard (Emanuel Riŝar) rakontas al vi kiel ili sukcesis rapide kaj efike krei novan retejon, uzante modernan projekt-administradon. Ili prezentas al vi la novan version de la kurso IKURSO, uzebla per komputilo, tableto aŭ telefono. Pli kaj pli da lernantoj sekvas ĝin, helpe de bonvolemaj korektantoj.
La retkurso
Tinĉjo
De La blua lotuso ĝis Tinĉjo en Tibeto : Michel Dechy (Miŝel Deŝi) prezentas al ni skize la plej gravajn albumojn de la serio laù historiaj, geografiaj kaj scenaraj kriterioj. Pri la kvar tradukitaj al Esperanto : kiel uzi tiujn albumojn kiel pedagogilojn.
La pedagogio Freinet
Célestin Freinet (Selestin Frene) kreis pedagogian metodon, nomata laŭ lia nomo. Li enkondukis en la lernejo la principojn de edukado per laboro. Li uzis esperanton en sia klaso en perpostaj internaciaj korespondadoj. Isabelle Nicolas (Izabel Nikola) prezentas siajn esplorojn pri la rilato inter esperanto kaj la metodo Freinet . Ŝi provis scii, ĉu en tiu metodo esperanto estas uzata nur kiel komunikilo aŭ ĉu ĝi alportis ankaŭ filozofion kaj valorojn.
La rusa emo ĝardenumi
En la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento Nikita Ĥruŝĉov, tiama gvidanto de Sovetio, konjektis, ke la organizita agrikultura industrio de la ŝtato (kolĥozoj k.a.) ne sukcesas produkti sufiĉan provizostokon por nutri la loĝantaron. Do maturiĝis la decido, igi la civitanojn, ke ili (krom fari sian pagatan laboron) laueble ankaŭ nutru sin mem.
Tiucele estis produktita speciala leĝo, laŭ kiu dezirantoj el inter la loĝantaro de la lando povus ricevi senpage terpecon, sescent kvadratmetran por ĝardenumi tie. Miris la gvidantaro, ĉar tuj (kompreneble, pro manko de nutraĵoj en butikoj) sin anoncis milionoj da dezirantoj ! La ĝardenista “movado” iĝis la plej amasa okupo en la lando.
Pri historio kaj evoluo de tiu unika eksperimento raportas Mikaelo Bronŝtejn, kiu praktikas ĝardenadon.