[] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Kongreso 2017

Hejmpaĝo > Programo > Danca vespero pri guinguette

lasta ĝisdatigita je la 23a decembro 2016

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Danca vespero pri guinguette

La Tavernelle

Sabate, vi partoprenas dancan vesperon, kun La Tavernelle. Ekde 2008, tiu asocio de dekduopo da muzikistoj antaŭenpuŝas la tradician muzikon, vigligante popolajn balojn kaj kulturajn okazaĵojn. Ili uzas multajn muzikilojn : akordionojn, flutojn, vjelojn, gitarojn, violonojn, drumojn, ktp. Jean-Louis Poullet, kiu prizorgas la libroservon de Esperanto Francio, estas membro de la asocio.
Auskultu ilin rete :
- Mazurko
- Ho Suzanna
- Sinsekvo de an dro dancoj
- Danco de la urso

Ateliero kaj konkurso

La muzikistoj instruas vin tradiciajn dancojn dum posttagmeza ateliero, antaŭ la balo. Vestu vin laŭteme "guinguette". Antaŭ la balo okazas konkurso de danso kaj kostumo.

JPEG - 346.7 kb
Dancado - danse

Guinguette

La vespera etoso pripensas al "guinguette" (ginget), kiu oftis en la departemento dum la pasinta jarcento. La sekvo de ĉi-tiu artikolo priskribas la gingetojn.
La gingeto estis tipa malmultekosta restoracio, kie oni ankaŭ dancis. Ili multe disvastiĝis en la 19a jarcento ĉirkaŭ Parizo. Ili staris ĉe rivero, kie oni povis bani kaj kanoti. Dimanĉe en bela sezono, miloj da parizanoj kun familio aŭ amikaro trajne veturis al antaŭurboj por manĝi, trinki kaj sin amuzi.

JPEG - 100.3 kb
Gingeto Kafejo La Fontaine - Guinguette Café la Fontaine

La bordoj de la rivero Marne

Ĉe la bordoj de la rivero Marne (marn), de la mezo de la 19a jarcento ĝis la mezo de la 20a, aperis centoj da gingetoj, ĉu definitivaj, ĉu portempaj.
La unua gingeto ĉe la bordo de la Marne similis ĉaledo kaj staris en islando Fanac (fanak) en la urbo Joinville-le-pont (ĵuinvil le pon). La fama verkisto Emile Zola (emil zola) priskribis ĝin sub la nomo "restaurant Jullien" (retoracio ĵulien) en sia romano Au bonheur des dames (1883).
La "café Roqueirol" (kafe rokerol) en la urbo Champs-sur-Marne (ŝan sur marn) estis loko de filmado en 1936 por la filmo La Belle Equipe. La temo de la filmo estas kreado de gingeto. El la filmo la fama aktoro Jean Gabin (ĵan gabin) kantas tipan kanzonon Quand on s’promène au bord de l’eau (kiam oni promenas ĉe bordo).

JPEG - 209.7 kb
Van Gogh La gingeto - La guinguette

La manĝoj

La gingetoj ofertis simplan malmultekostan manĝon, preparita per lokaj varoj. La spezialaĵoj estis fritaĵo de gobioj el Marne, raguo de angilpecoj en blanka vino, kuniklaĵo en blanka saŭco kun fungoj, rostita kokido. Plej ofte oni trinkis blankan vinon. Guinguet (ginge), de kie venas la vorto guinguette, estis la nomo de blanka loka vino, iom acideca.

JPEG - 97.2 kb
Renoir La tagmanĝo de kanotistoj - Le déjeuner des canotiers

Muziko

En la guinguette oni ludis tipan muzikon, nomita musette (muzet). Temas pri muziko por danci kaj ankaŭ por kanti. La centra muzikilo de la orkestroj estis la akordiono. La kanzonoj de la musette dancoj disvastiĝis ĉie en Francio. Jen la plej famaj : Ah ! Le petit vin blanc, La java bleue, Le plus beau tango du monde, La valse brune, Ça s’est passé un dimanche au bord de l’eau, Tant qu’il y aura des étoiles, Depuis que les bals sont fermés, Quand on s’promène au bord de l’eau, En douce, A La Varenne, A Joinville-le-Pont, Le retour des guinguettes, Viens à Nogent, Les guinguettes, C’est un mauvais garçon, Comme de bien entendu, Un jour tu verras, Le dénicheur, Là où y a des frites, La guinguette a fermé ses volets.

JPEG - 268.7 kb
Renoir Balo de la Moulin de la Galette - Bal du Moulin de la Galette

Danco

La plej grava plezuro estis danco. La plej ofta danco nomiĝis "valse musette". Temas pri valso, pli rapida, kie la dancantoj pli proksime sin tenas. La gingetoj sekvis la gustojn de la sinsekvaj epokoj, kun ĉiuj tradiciaj dancoj : valso, tango, ŝarleston, one-step, rumba, ŝa-ŝa, madison.

JPEG - 604.1 kb
Renoir Danso en Bougival - Danse à Bougival

Kanotistoj

Ili estis junuloj (studentoj, oficistoj, metiistoj aŭ laboristoj) kiuj kunkreis asocion por lui aŭ aĉeti boaton. Kanotado estis sporto, la plej ŝatata defio estis la ĉirkaŭiro de la meandro en Saint-Maur (sen mor). Kanotado estis ankaŭ promenado tra naturo ankoraŭ sovaĝa. La kanotistoj volonte vestis sin kiel maristoj. Iliajn pajlajn ĉapelojn oni nomis laŭ ili, "canotiers" (kanotie). Ili invitis lindan junulinon rondpromeni per kanoto, kaj en la arbaro provis seksumi kun ŝi. Pri tiaj junuloj, gajaj, senzorgaj, diboĉemaj, festemaj, perfortemaj, oni legas en la romano Le Père La Ruine de la fama verkisto Alexandre Dumas (aleksandr duma) (1860).

JPEG - 156.5 kb
Monet La Ranejo - La Grenouillère

Ludoj

Por distri la klientaron, multaj ludoj estis proponitaj.
Lertecludoj, ekzemple la ludo de la rano, kie oni ricevas poentojn ĵetante metalajn disketojn en la buŝon de metala rano.

JPEG - 221.3 kb
ludo de la rano - jeu de la grenouille

Atletaj ludoj : ringoj, ŝnuro, trapezo, halteroj, reko, paralelstangoj. Ankaŭ globludo, kegloludo, pafado per arko aŭ pafilo.
Eksteraj aktivaĵoj : discentra biciklo, enarbaj deglitejoj, balanciloj, sakokurso.
Tabulludoj : kartoj, domeno, triktrako.
Bestoj ankaŭ disponeblis por amuzi la klientoj : azenoj, kokinoj, anseroj.

JPEG - 58.7 kb
Renoir La balancilo - La balançoire

Pentraĵoj

La mondo de gingetoj ofte videblas en pentraĵoj de francilianaj artistoj, ĉefe la fama pentristo Renoir (renuar).

JPEG - 175.1 kb
Renoir En la ĵardeno - Au jardin
JPEG - 252.6 kb
Renoir La Ranejo - La Grenouillère
JPEG - 122.7 kb
Renoir La Ranejo 2 - La Grenouillère
JPEG - 361.1 kb
Renoir La Ranejo 3 - La Grenouillère

En la sama rubriko:

]